Lu, Lü aŭ Lue, esperantigeble lueoj aŭ taj-lueoj, estas etno en sudorienta Azio, precipe en Ĉinio, Laoso, Tajlando, Birmo kaj Vjetnamo, parolanta la luean aŭ taj-luean, lingvon el la sutorienta taja lingvaro.
Lu estas la prononco (sen tonoj) de diversaj familinomoj en Ĉinio, kiuj havas malsamajn prononcojn (malsamajn tonojn) kaj skribmanieron.
Lu estas kelkfoje antaŭnomo aŭ mallongigo de antaŭnomoj (ekz. de Louis, Louise, Ludoviko); kp. ankaŭ Lou, antaŭnomo de ekz. Lou Harrison.